Neniu vere scias de kie la Doloblemo venas, kaj pro kio ĝi ekzistas. Iuj opinias ke ĝi devenas el la maniero kiel la vivaĵoj, inkludante skatoletojn, pilketojn, govojn, kaj sansevieriojn, traktas unu la alian. Plantoj ne estas inkludata, ĉar ili ne povas paroli aŭ trakti iun.
Estas aliaj kiuj opinias ke ekzistado de Doloblemo estas tute normala, kaj oni ne povas imagi mondon sen la Doloblemo. Sed samtempe, laŭ aliaj, ĝi estas neniel normala, ĉar ĝi ekestas kiam skatoletoj kaj pilketoj agas kiel idiotoj. Govoj kaj sansevierioj ne estas menciitaj, ĉar govoj ne povas agi kiel idiotoj, kaj sansevierioj neniam agas tiel. Laŭ tiu grupo, neniu Doloblemo ekzistus se skatoletoj kaj pilketoj ne agus kiel idiotoj.
Sed tiel, jen alia enigmo: Kio vere kaŭzas ke skatoletoj aŭ pilketoj agu kiel idiotoj? La unua kialo ke oni trovas en sia kapo, estas ja la Doloblemo mem. Pro tio, solvi la enigmon de la Doloblemo estas tre malfacila. La sola ago kiun oni povas fari pri la Doloblemo estas ke oni toleru ĝin kaj provu resti prudenta. Alie, kiel skribita sur la pordegoj, "BNVN→ GRNDULARIO"!
[Legu plu]
[Pri Grndulario]
No comments:
Post a Comment